Idar-Oberstein
El Vikipedio
Idar-Oberstein estas urbo en la subdistrikto Birkenfeld en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, Germanio. Ĝi situas ĉe la rivero Nahe kaj havas ĉ. 34.000 loĝantojn.
La urbo estas fama pro la gemoj, kiujn oni trovis en la regiono. Nuntempe ĝi estas grava centro de la komerco kaj esplorado pri gemoj; situas en ĝi ankaŭ la Germana Gema Muzeo (Deutsches Edelsteinmuseum).
La ĉefa vidindaĵo de la urbo estas la Felsenkirche (Roka Preĝejo), kiun oni konstruis en 1482 sur la fundamentoj de kaverna kastelo.
En Idar-Oberstein okazos en printempo 2007 la 8-a Trilanda Renkontiĝo de Germana Esperanto-Junularo.