Ignat Florian Bociort
El Vikipedio
Ignat Florian BOCIORT (naskiĝis en sud-okcidenta Rumanio en 1924) estas rumana esperantisto kaj honora membro de UEA. Studis en la Universitato Bukareŝto. Doktoriĝis en la Universitato Humboldt de Berlino. Diversaj instruaj postenoj en la universitatoj de Bukareŝto, Timişoara kaj Berlino. Aŭtoro de pluraj libroj pri estetiko kaj literatura teorio. Lernis Esperanton en la 1970-aj jaroj kaj iĝis tre aktiva en la rumania E-movado, kiun li revigligis fine de la jaroj 1970-aj. Diversaj postenoj en la rumania E-movado; membro de kelkaj akademioj. Nun vivas en Germanio.
Ignat Florian BOCIORT naskiĝis en sud-okcidenta Rumanio en 1924 en mez-kamparana familio. Kiam li alvenis liceon, li evidentigis ege malaltan matematiko-nivelon, sed li eksolvadis sola ĉiujn ekzercojn de sia lernolibro, kaj fine de la jaro li mirigis sian profesoron per siaj progresoj; kelkajn jarojn poste li akcidente anstataŭis la malsanan matematikoinstruiston de sia klaso. Li sukcesis abiturientan ekzamenon la lastan jaron de la dua mondmilito en 1944 kaj studis en la Universitato Bukareŝto, filozofion (1945-1949) kaj filologion (1946-1950). Doktoriĝis en la Universitato Humboldt de Berlino pri filozofio. Diversaj instruaj postenoj en la universitatoj de Bukareŝto (Rumanaj lingvo kaj literaturo), Timişoara (estetiko kaj literaturo) kaj Berlino (rumanaj studoj). Li emeritiĝis jare 1995. Aŭtoro de pluraj libroj pri estetiko kaj literatura teorio.
Lernis Esperanton en la 1970-aj jaroj kaj iĝis tre aktiva en la rumania E-movado, kiun li revigligis fine de la jaroj 1970-aj. Diversaj postenoj en la rumania E-movado; membro de kelkaj akademioj. Nun vivas en Germanio.
Bociort estas orda profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino.