Ikteredoj
El Vikipedio
Ikteredoj | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Agelajo |
||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||
Genroj | ||||||||||||||||||
vidu tekston |
La Ikteredoj (Ikteridae) estas specioriĉa kaj formoriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj en 24 genroj.
Ikteredoj ekskluzive troviĝas en la Nova Mondo. De Nordameriko tra Mezameriko ĝis Sudameriko ili vivas en multaj diversaj vivejoj. La plej multaj specioj loĝas en la arbaroj kaj arbaraj regionoj, aliaj vivas en malferma tereno, en ĝardenoj, dezertoj, arbustolando aŭ ĉe marĉoj.
La inoj estas malpli grandaj ol la maskloj. Al la plej malgrandaj specioj apartenas Bobolinko (Dolichonyx oryzivorus) kun proksimume 18 ĝis 20 centimetroj. La plej granda specio kun 42 ĝis 45 centimetroj estas la masklo de Psarocolius viridis.
La Psarokolioj specialiĝis al fruktoj kiel nutraĵo, dum la plej multaj Ikteredoj preferas insektojn. Iuj specioj estas ĉiomanĝantoj kaj eĉ iom malgrandajn vertebrulojn ne rifuzas.
Inter la Ikteredoj estas iuj specioj, kiuj samkiel la Kukolo bredparazitoj, ekzemple la Molotro (Molothrus)
[redaktu] Genroj kaj specioj (eletaĵo)
- Kviskalo (Quiscalus)
- Molotro (Molothrus)
- Sturnelo (Sturnella)
- Psarokolio (Psarocolius)
- Hipopiro (Hypopyrrhus)
- Trupiale (Icterus)
- Kaciko (Cacicus)
- Cacicus cela
- Kureo Curaeus
- Gnorimopsaro Gnorimopsar
- Gimnostinopso Gymnostinops
- Gimnomistako Gymnomystax
- Diveso Dives
- Dolikonikso Dolichonyx
- Bobolinko (Dolichonyx oryzivorus)
- Eŭfago Euphagus
- Euphagus cyanocephalus
- Agelajo Agelaius
- Agelaius phoeniceus
- Amblicerko Amblycercus
- Ambliramfo Amblyramphus
- KsantocefaloXanthocephalus
- Xanthocephalus xanthocephalus
- Lampropsaro Lampropsar
- Makroagelajo Macroagelaius
- Nesopsaro Nesopsar
- Ocialo Ocyalus
- Oreopsaro Oreopsar
- Pseŭdolejsto Pseudoleistes