Ilmari Ekström
El Vikipedio
Ilmari EKSTRÖM (naskiĝis la 7-an de januaro 1890 en Piikkio) estis finna esperantisto kaj elektro-inĝeniero en Turku. Li fariĝis esperantisto en 1907 kaj estis prezidanto de la loka grupo. Ankoraŭ en la 1960aj jaroj li estis aktiva.
[redaktu] Tradukoj
- Aleksis Kivi: Lea, teatraĵo. Helsingforso: Otava, 1920. (Finna Biblioteko Esperanta 3.)
- Aleksis Kivi: Sep fratoj, rakonto. Helsinki: Vilho Suonio Setälä, 1947. 360 paĝoj.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |