Indriði G. Þorsteinsson
El Vikipedio
Indriði G. Þorsteinsson naskiĝis en la biendomo Gilhagi en Skagafjörður en norda Islando en la jaro 1926. Li okupis sin pri diversaj laboroj, ekzemple kiel taksiisto kaj ĵurnalisto. Dum ioma tempo li estis redaktoro de la ĵurnalo La Tempo (Tíminn) en Reykjavík. Indriði estas tre konata verkisto de romanoj kaj noveloj. Li ankaŭ aperigis unu poemlibron. Liaj plej famaj romanoj estas 79 el la taksiejo (79 af stöðinni) 1955 kaj Tero kaj filoj (Land og synir) 1963.
[redaktu] En esperanto aperis
En tempoj de paco (Á friðartímum), novelo, en La Tradukisto en traduko de Hafsteinn Bjargmundsson.