Infanvartejo
El Vikipedio
Infanvartejo aŭ infanĝardeno estas edukejo de malgrandaj infanoj de antaŭlerneja aĝo, al kiu povas la gepatroj konfidi sian infanon dum laborhoroj.
En limigita senco infanvartejo estas sanitara flegejo por beboj ĝis 3-jaraj, kiuj ankoraŭ ne estas instruataj, sed nur flegataj, kiam la flegadon ne povas prizorgi la patrino mem.
La beboj ĉefe dormas aŭ rampas sur la planko inter ludiloj, sed ne okazas kolektivaj ludoj, deklamado de rimaĵoj aŭ kantado kiel en infanĝardeno por infanoj pli ol 3-jaraj.