Infinitezima kalkulo
El Vikipedio
Infinitezima kalkulo estas branĉo de matematiko kiu entenas la diferencialan kalkulon kaj la integralan kalkulon, kiuj estas kunigitaj per la fundamenta teoremo de infinitizema kalkulo. La infinitezima kalkulo estas rigorigita en la analitiko.
En la diferenciala kalkulo, oni kalkulas la derivaĵojn de funkcioj, dum en la integrala kalkulo oni kalkulas la integralojn de funkcioj. La fundamenta teoremo de infinitizema kalkulo diras ke la nedifinita integralo de funkcio ĉiam estas malderivaĵo de tiu funkcio, do ke la derivaĵo de la nedifinita integralo de funkcio f ĉiam egalas al f.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Bazaj kalkulaj ekvacioj kaj formuloj
- Kalkulo kun polinomoj
- Listo de kalkulaj temoj
- Multvariebla kalkulo