INRI
El Vikipedio

Surskribaĵo INRI en stiligita formo estas parto de multaj krucifiksoj kaj aliaj bildigoj de krucumita Kristo. Temas pri mallongigo de latinaj vortoj Iesus Nazarenus Rex Iudaeorum, esperante Jesuo Nazareta, reĝo juda. Evangelio laŭ Johano notas, ke tian skribaĵon lokigis sur krucon de Jesuo Pontio Pilato, nome en tri lingvoj - hebrea, latina kaj greka lingvoj.