Diskuto:Insekto
El Vikipedio
ĉo la ordonomoj estu a-vortoj aŭ o-vortoj ?? ĉu himenopteraj aŭ himenopteroj ? antaŭ ol plu krei artikolojn oni sciu kion fari ! (ĉar se poste oni devos ŝanĝi ĉiujn nomojn!!..)
- En la PIV uziĝas o-vortoj. Jen estas la insektaj ordonomoj en la listo ĉe la fino de la PIV (1987, 3a eldono kun suplemento):
-
- Paleodiktiopteroj (Palaeodictyoptera) [fosilia ordo]
- Arĥipteroj (Archiptera)
- Ortopteroj (Orthoptera)
- Tizanopteroj (Thysanoptera)
- Hemipteroj (Hemiptera)
- Neŭropteroj (Neuroptera)
- Koleopteroj (Coleoptera)
- Strepsipteroj (Strepsiptera)
- Himenopteroj (Hymenoptera)
- Dipteroj (Diptera)
- Afanipteroj (Aphaniptera)
- Triĥopteroj (Trichoptera)
- Lepidopteroj (Lepidoptera)
- Rimarku ke la PIV listo ne estas kompleta, kaj nur donas ekzemplojn de la plej gravaj ordoj. Tamen mi opinias ke ĝi estas sufiĉa modelo por la esperantigo de la aliaj ordonomoj. :-)
--Jmb