Internacia Festivalo
El Vikipedio
Esperanto > Esperanta kulturo > Esperanto-Renkontiĝo > Internacia Festivalo
|
||||
---|---|---|---|---|
Nomo | Internacia Festivalo | |||
Regiono | Germanio | |||
Periodo | jarfino | |||
Organizanto | HDP | |||
Ekzistas ekde | 1979 | |||
Celgrupo | 25 ĝis 55 jaroj | |||
Informa retpaĝo | IF-retpaĝo | |||
Fota retpaĝo | Fotoarkivo |
La Internacia Festivalo aŭ IF estas tradicia jarfina aranĝo por esperantistoj inter 25 kaj 55 jaroj, organizata ĉiujare en malsama germana urbo.
La unuaj 3 IF-oj okazis ek de 1979 enkadre de la Internacia Seminario de Germana Esperanto Junularo. Sekvis kelkjara paŭzo. Laŭ iniciato de la estraro de Germana Esperanto Asocio la IF okazas ek de 1987 kiel memstara aranĝo.
Krom prelegoj kaj diskutrondoj pri la kadra temo ofertatas ĝeneralaj prelegoj, ekskursoj, koncertoj kaj distraj programeroj. Kulmino de la IF ĉiam estas la Silvestra Balo. Ĉar la renkontiĝo ankau allogas junajn familiojn, la organizantoj klopodas pri apartaj programeroj por infanoj. La babilejo-trinkejo de IF tradicie-ŝerce nomiĝas knajpo, laŭ la germana vorto Kneipe (= drinkejo).
Kelkfoje al IF ligiĝas aranĝoj de AIS San-Marino.
Multjara aranĝanto de IF estas Hans-Dieter PLATZ, akronime nomata "HDP".
[redaktu] Historio
- 24a IF 2007/08 Mainz
- 23a IF 2006/07 Saarbrücken
- 22a IF 2005/06 Trier
- 21a IF 2004/05 Magdeburg
- 20a IF 2003/04 Kiel
- 19a IF 2002/03 Borken-Gemen
- 18a IF 2001/02 Magdeburg
- 17a IF 2000/01 Trier
- 16a IF 1999/2000 Münster
- 15a IF 1998/99 Saarbrücken
- 14a IF 1997/98 Trier
- 13a IF 1996/97 Würzburg
- 12a IF 1995/96 Rotenburg
- 11a IF 1994/95 Sensenstein
- 10a IF 1993/94 Sensenstein
- 9a IF 1992/93 Höchst
- 8a IF 1991/92 Sensenstein
- 7a IF 1990/91 Sensenstein
- 6a IF 1989/90 Sensenstein
- 5a IF 1988/89 Trier
- 4a IF 1987/88 Sensenstein
- 3a IF 1981/82 Sensenstein enkadre de 25a IS
- 2a IF 1980/81 Sensenstein enkadre de 24a IS
- 1a IF 1979/80 Schwanberg enkadre de 23a IS