Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj
El Vikipedio
En 1913 pluraj naciaj Esperanto-societoj fondis Internacian Unuiĝon de Esperantistaj Societoj. Pro la komenciĝo de la Unua mondmilito en 1914 IUES ne estis plene instalita. Post la milito la naciaj societoj kaj UEA aranĝis kunlaboron laŭ la kontrakto de Helsinki.