Islanda ŝafhundo
El Vikipedio
La islanda ŝafhundo estas bredata hundo origine enportita de la vikingoj al Islando. Poste la hundoj estis kunportitaj al la britaj insuloj kaj tie ili iĝis la bazo por la hundorasoj landlima ŝafhundo kaj kimra ŝafhundo. Sur la Ŝetlandaj Insuloj, ĝi estis krucita kun la Norvega Buhund kaj rezultis la Ŝetlandan ŝafhundon.
La islanda ŝafhundo estas la sola hundoraso kun islanda origino.
Enhavo |
[redaktu] FCI Nomenklaturo
- Grupo 5 praaj hundoj
- Sekcio 3 nordaj gardaj kaj ŝafhundoj
- Íslenskur Fjárhundur (289) (Islanda ŝafhundo)
Rimarko: La varianto "Islenskur fjárhundur" (kun mallonga I) uzata de FCI estas erara.
[redaktu] Mallonga priskribo
Ĝi estas muskoloza hundo kun iom konveksa kranio. La okuloj estas malhele brunaj, la oreloj suprestarantaj, mezgrandaj, en formo de triangulo kun fortaj randoj . Trunko estas longa, forta; kruroj paralelaj kun fortaj ostoj. Lia vosto formas ringon, tuŝante la dorson.
Hararo estas diversa, ekzistas longharaj kaj kurtharaj variantoj kun suba mola hararo. La hararo pli mallonga sur la kapo, antaŭa parto de la kruroj. La voston kovras abunda hararo. La koloro estas diversa, sedunu koloro ĉiam dominas (helruĝa, blanka, griza malofte nigra)
Karakterizaĵoj: nepretendema, vigla, aktiva, nefida je fremduloj. Ĝi manĝas relative malmulte, sed amegas la fiŝkarnon.
Uzebleco: multflanka laborhundo; konvena por gregogardado, domgardado, garda-defenda laboro.
- postkola alto ĉe virhundo: ~ 33-41 cm, ĉe hundino: 30-38 cm
- korpopezo: 9-14 kg
- nutrobezono: 850 g/tago
- naskonombro: 4-7 idoj
- verŝajna vivdaŭro: 12-14 jaroj
[redaktu] eksteraj ligoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Kategorioj: Ĝermo | Hundrasoj | Islando