Ivan Anišić
El Vikipedio
Josip Pleadin: "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj"
Ivan ANIŠIĆ. Kroato. Lignaĵisto. Naskiĝis en Osijek en la jaro 1906. Kiel metilernanto partoprenis en la laboro de sindikatoj. Esperanton li konsideris grava helpilo en sia agado. Vizitis kurson de Esperanto kiun gvidis d-ro Lavoslav Kraus. Estis sekretario de komunista partio en la distrikto de Osijek. Kiel informserva oficiro de la 18-a slavonia brigado en la dua mondmilito, pafmortigita en 1943 ĉe Peratovica proksime de Grubišno Polje.