Ivan H. Krestanov
El Vikipedio
Tiu-ĉi artikolo tiras informon el Enciklopedio de Esperanto.
Ivan H. KRESTANOV, bulgaro, lektoro de fremdlingvoj. Naskiĝis en la 28-a de oktobro 1896 en Pirdop. Loĝis en Sofia. Dum sia 15-jara vivado en eksterlando vizitis preskaŭ tutan Eŭropon. Esperantisto de 1905. Eldonis dudekon da libroj kaj libretoj en kaj pri Esperanto, gvidis kursojn faris paroladojn. Senlaca kaj entreprenema aganto. Lingva Komitatano, Kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto. Inter liaj verkoj:
- Bulgara Antologio;
- La bulgara lando kaj popolo;
- Vortaro de Esperanto por bulgaroj (aperis 3 eldonoj, 10000 e-roj).