Ivanjkovskoje-rezervujo
El Vikipedio
Ivanjkovskoje rezervujo | |
---|---|
|
|
Koordinatoj | 56° 45' N, 37° 04' E Mapo |
Speco de la lago | Akvoelektra rezervujo |
Ĉefaj fontoj | Volgo |
Landoj de la baseno | Rusio |
Maksimuma longo | 30 km |
Maksimuma larĝo | 5 km |
Surfaca areo | 327 km² |
Setlejoj | Konakovo, Dubna |
Ivanjkovskoje-rezervujo aŭ Ivankovskoje-rezervujo (ruse: Иваньковское водохранилище), ankaŭ sciata kiel la Moskva maro, estas la plej supra rezervujo sur rivero Volgo, en Moskva provinco kaj Tverja provinco de Rusio, situanta je proksimume 130 km norde de Moskvo. La akvobaraĵo de la rezervujo estas lokita en urbo Dubna. Urbo Konakovo estas situanta sur ĝia suda bordo. La rezervujo estas koneksa al la rivero Moskva per la Moskva kanalo, kaj estas la ĉefa fonto de pura akvo por urbo Moskvo.
La nomo de la rezervujo estas pro urbo Ivanjkovo (ruse Иваньково), kiu estis formita en 1958 sed ekde 1960 plu ne ekzistas aparte, ĉar estas parto de urbo Dubna.
Fervojo Moskvo – Tverj krucas la rezervujon tra longa taluso kun relative malgranda ponto en la mezo, kaj en la linio apud la rezervujo ankaŭ estas stacieto nomata Moskva Maro.
Historia urbo Korĉeva kaj nombro da vilaĝoj estis subakvigitaj, kiam la rezervujo estis plenigita en 1937.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.