Ivy League
El Vikipedio
La Ivy League (angle: Hedera Ligo) dekomence estis neformala termino por nomi la plej malnovajn, plej prestiĝajn universitatojn de nordorienta Usono. La termino originis (ĉ. 1933) en prisporta parolado, kaj en 1954 ok tiaj universitatoj (el kiuj sep fondiĝis antaŭ ol Usono mem) formale kunfondis interlernejan atletan ligon tiel nomatan, kiu nun kunligas tiujn ok universitatojn pri 33 diversaj sportoj. Tamen, la termino vaste uziĝis ankaŭ ekster la sporta kampo, aludante pri la eduka filozofio, la kulturaj normoj, kaj la supereca sinteno de tiuj universitatoj.
La membro-universitatoj de la Hedera Ligo estas inter la plej riĉaj en la mondo. Harvard, dotita per fondusoj ampleksantaj preskaŭ 30 miliardoj da usonaj dolaroj, estas la plej riĉa el ĉiuj, kaj la plej malriĉa, Brown, havas preskaŭ 3 miliardojn da USD.
[redaktu] Membro-Universitatoj
Jena tabelo resumas informojn pri la ok universitatoj en la Hedera Ligo:
Universitato | Urbo | Teamnomo | Konfesio fonda | Studentnombro | Fondjaro/Nomo |
---|---|---|---|---|---|
Brown University | Providence (Rod-Insulo) | Bears (Ursoj) | Baptista | 7 744 [1] | 1764 College of Rhode Island (Kolegio de Rod-Insulo) |
Columbia University | New York (Novjorkio) | Lions (Leonoj) | Anglikana | 19 694 [2] | 1754 King's College (Kolegio de l' Reĝo) |
Cornell University | Ithaca (Novjorkio) | Big Red (Granda Ruĝo) | Nekonfesia | 20 400 [3] | 1865 |
Dartmouth College | Hanover (Nov-Hampŝiro) | Big Green (Granda Verdo) | Kongregacia | 5 753 [4] | 1769 |
Harvard University | Cambridge (Masaĉuseco) | Crimson (Karmezino) | Kongregacia; aliĝis al la unitariana partio kiam ĝi forlasis la Kongregacianojn en 1825 | 20 042 [5] | 1636 (sennoma; nomita Harvard College (Kolegio Harvard) en 1638) |
Princeton University | Princeton (Nov-Ĵerzejo) | Tigers (Tigroj) | Nekonfesia, sed fondita de presbiterianoj | 6 677 [6] | 1746 College of New Jersey (Kolegio de Nov-Ĵerzejo) |
University of Pennsylvania | Philadelphia (Pensilvanio) | Quakers (Kvakeroj) | Kristana | 19 771 [7] | 1740 ~ 1751 (papere ĉartita en 1740, sed ekfunkciis nur en 1751) |
Yale University | New Haven (Konektikuto) | Bulldogs (Buldogoj) | Kongregacia | 11,483 [8] | 1701 Collegiate School (Kolegia Lernejo) |