Józef Litauer
El Vikipedio
Józef LITAUER, polo, advokato. Naskiĝis en la 7-a de januaro 1894 en Lodz. Kunlaboranto de ĉiutaga organo de la Pola Socialista Partio. Kunfondanto de Esperanto-Rondo Konkordo en Varsovio. Generala sekretario kaj prezidinto de LEA „Lahoro“ en Polujo. Generala sekretario (ĝis 1931) de Internacia Societo de Esperantistoj-Juristoj. Dum la milito sekretario de Esperantista Amikaro en Lyon (Francujo).