József Bene
El Vikipedio
József BENE estis pentristo naskita en Hungario la 24-an de junio 1903 en vilaĝo Székelydálya, kaj mortinta la 20-an de majo 1986 Germanio. Post la mezlernejaj studoj en Odorheiu Secuiesc, li pristudis pentradon kaj industriarton en Belarta Akademio de Bukareŝto. Sekve instruis en Gheorgheni, Cristuru Secuiesc kaj Târgu Mureş. De 1949 profesoris tekstilarton en la artaltlernejo de Cluj-Napoca. En 1978 li donacis 70 pentraĵojn al urbo Sfântu Gheorghe.