Jakaya Kikwete
El Vikipedio
Jakaya KIKWETE [ĝaKAja kiKŬEte] (naskiĝis la 7-an de oktobro 1950 en Msoga, Tanganjiko) estas la nuna prezidento de Tanzanio.
De 1990 ĝis 1994 Kikwete estis estis la Tanzania ministro pri akvo, energio kaj mineraloj. De 1994 ĝis 1995 li estis la financa ministro, kaj de 1995 ĝis 2005 li estis la ministro pri eksteraj rilatoj.
En 2005 li estis nomumita la prezidenta kandidato de la reganta partio Chama Cha Mapinduzi (CCM). Je la 14-a de decembro 2005 li estis elektita per proksimume 80% de la voĉdonoj. Lia ĵurigo kiel prezidento okazis je la 21-a de decembro 2005.