Jakobo Ŝapiro
El Vikipedio
Jakobo ŜAPIRO, ĵurnalisto en Bialystok, prezidanto de la Unuiĝo de Ĵurnalistoj por la Bialistoka regiono. Naskiĝis en la 26-a de oktobro 1897. Dum 1919-21, sekretario de sia urbo, li uzis ĉiun okazon por kolekti datojn pri la naskiĝo de Zamenhof. Li sukcesis elmontri al la urbestraro kaj ankaŭ al aliaj oficialaj faktoroj la gravan signifon, ke Zamenhof naskiĝis en tiu pola urbo. Sekvoj: strato kaj memortabulo pri Zamenhof kaj plano de granda monumento, postkongresoj ktp. Ŝapiro. estas tre agema ĉefdelegito de UEA, prezidanto de la loka Esperanto-Grupo de pli ol 10 jaroj. Lia propaganda laboro estis plej signifa dum la mondmilito; laŭ la tiamaj spertoj li kompilis la verkon „La mondmilito kaj Esperanto“, 1915. Li estas unu el la plej humorstilaj Esperantistoj, sub pseŭdonimo Joŝo publikigis „Babiladoj de bonhumora Zamenhofano“; verkis ankaŭ „Humoraj Felietonoj“. Li kunlaboras al Literatura Mondo kaj aliaj Esperantaj gazetoj. Dum la Internaciaj Floraj Ludoj li estis ofte premiita. E. WIESENFELD.