Jakobo de Voraĝino
El Vikipedio
Jakobo de Voraĝino, Jacobus de Voragine (Itale : Giacomo (Jacopo) da Varazze) (ĉirkaŭ 1230 - Julio 1298) estis Itala kronikisto kaj ĉefepiskopo de Ĝenovo. Li estis la aŭtoro de la ora legendo, unu el la plej popularaj religiaj libroj de la Mezepoko, kolekto de la legendaj vivoj de la plej gravaj sanktuloj de la mezepoka Eklezio.
Li eniris la Dominikanan Ordenon en 1244, kaj predikis kun sukceso en multaj partoj de Italio, instruis en la fakultatoj de sia propra frateco.