James K. Polk
El Vikipedio
Historio > Usono > Prezidento de Usono > James K. POLK
James Knox POLK [ĝejmz noks polk], (naskiĝis la 2-an de novembro, 1795, la 15-an de junio, 1849) estis la dek-unua prezidento de Usono
Polk naskiĝis en la konteo de Mecklenburg, Nord-Karolino. Li mortis 53-jaraĝa en Nashville, Tenesio pro malsanoj de la stomako.
Polk estis presbiteriano. Sarah Childress estis lia edzino, sed la paro ne havis infanojn.
Dum lia administrado (1845-1849) okazis;
- 1846 La Traktato de Oregono- (54 gradoj- 40 latitudo aŭ lukto) Polk volis la teritorion ĝis la 54-a paralelo, sed la usona senato finfine decidis kun Britio je la 49-a paralelo inter Usono kaj Kanado.
- 1846-1848 La Milito kun Meksiko- Laŭdire, la meksikanoj atakis la trupoj de la generalo Zachary Taylor. La Traktato de Guadalupe Hidalgo donis al Usono Teksason, kaj poste la ebleco de akiri Kalifornion kaj Nov-Meksikon.
- 1846 La Tarifo de Walker
- 1846 La Akto de Sendependa Trezorejo
Antaŭulo: John Tyler 1841-1845 |
11-a Prezidento de Usono 1845-1849 |
Posteulo: Zachary Taylor 1849-1850 |