Jan Masaryk
El Vikipedio
Jan MASARYK (14.9.1886-10.3.1948), ĉeĥa diplomato kaj politikisto, filo de Tomáš Garrigue Masaryk. 1919-1922 aferŝarĝito en Usono, 1925-1938 ambasadoro en Britio, 1940-1945 ministro de eksterlandaj aferoj de la ĉeĥoslovaka ekzila registaro en Londono, ekde 1945 ministro de eksterlandaj aferoj en registaroj de la liberigita Ĉeĥoslovakio. Kiam en februaro 1948 plej multaj nekomunistaj ministroj demisiis por necesigi novajn elektojn, Masaryk ne prezentis sian demision; en marto li mortis per falo el fenestro ("tria praga fenestrofalo"). Laŭ oficiala versio estis sinmortigo, tamen multaj estas konvinkitaj, ke li estis murdita de komunistoj.