Jan Micislaw Baudouin de Courtenay
El Vikipedio
Jan Micislaw BAUDOUIN DE COURTENAY (boduen de kurtnej), polo, devenanta el franca familio, univ. prof. Naskiĝis en la 3-a de marto 1845 en Radzymin apud Varsovio, mortis en la 3-a de novembro 1929 en Varsovio. Eminenta lingvisto, ano de la Pola Akademio. Aktiva liberpensulo, prezidanto de la Pola Asocio. Kuraĝa defendanto de la interesoj de ĉiuj naciaj malplimultoj. Varma amiko de Esperanto, multaj artikoloj en la Esperanto kaj pola gazetaro, multaj paroladoj. Kiel vicprezidanto de la Delegacio por Alpreno de Internacia Lingvo en 1907 defendis tie Esperanton kontraŭ aliaj projektoj.