Jan Welzl
El Vikipedio
Jan WELZL (1868 – 1951) ĉeĥa polusa ĉasisto kaj vojaĝanto, kiu rakontis siajn travivaĵojn al ĉeĥaj ĵurnalistoj kaj verkistoj Rudolf Těsnohlídek, Edvard Valenta kaj Bedřich Golombek. Tiuj prilaboris liajn aventurojn en libroj Eskimo Welzl, Tridek jarojn en la Ora Nordo, Laŭ spuroj de polusaj trezoroj, Glaciaj rakontoj kaj Problemoj de la eskima gentestro en Eŭropo. La libron Tridek jarojn en la Ora Nordo tradukis Moraviaj Esperanto-Pioniroj (1934). La libro estis siatempe tre populara kaj Reto Rossetti ĝin kalkulas al plej bonaj tradukoj en Esperanto.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.