Japana Esperantisto
El Vikipedio
Japana Esperantisto estis oficiala organo de Japana Esperantista Asocio (JEA), Tokio. De aŭgusto ĝis decembro 1906 ĝi estis nomata La Japana Esperantisto. Ĉefredaktoroj estis d-ro Kroita kaj d-ro J. Takakusu. Japana Esperantisto estis riĉe ilustrita kaj enhavis krom nacia propagando kaj kroniko artikolojn pri la japana vivo, precipe pri la ĉerizflora festo, pro kio ĝi baldaŭ akceptis la subtitolon Internacia ilustrita revuo, konigas la mondon pri la ekstrema Oriento. De januaro 1914 ĝi aperis tre malgrandigita kaj nur por la propagando en Japanujo.
[redaktu] Volumoj
Vol. 1: aŭg. 1906-marto 1907-8 kaj 8xIV+104 p. Vol. 2: apr.-dec: 1907-9 kajeroj 9xIV+174. Vol. 3: jan: aŭg. 1908-7 kajeroj 7xIV+112 p. Vol. 4: jan.-dec. 1909-11 kajeroj. IIxIV+180p. Vol. 5. jan. apr-majo 1910-3 kajeroj. 3xIV+64 p. Vol 6: apr: okt. 1911-6 kajeroj 6xIV+60 p. 27x20. En 1912 kaj 13 ĝi ne aperis. Reaperis jan.1914-10p. 18xl2.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |