Jaromír Řebíček
El Vikipedio
Jaromír ŘEBÍČEK, Inĝ. (naskiĝis 1908 - mortis la 29-an de aŭgusto en Havlíčkův Brod, Ĉeĥio) meritis pri fervoja terminologio, honora membro de fervojista sekcio. En la Esperanto-movado aktivas ekde la j. 1920. Post la 2-a mondmilito li estis regiona reprezentanto de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Asocio. Por la evoluo de Esperanto li vigle laboris eĉ en la jaroj, kiam Esperanto ne estis favorata. En la j. 1959 li iniciatis fondon de la Esperanto-rondo en Havlíčkův Brod. Tamen la ĉefa merito de inĝ. Řebíček estas, sendube, lia laboro kaj verko en la sfero de la fervojista terminologio, pro kio li ricevis la titolon honora membro de ĉs. sekcio de IFEF ĉe la Ministerio por trafiko kaj komunikado (kiu ekde la j. 1969 apartenas al ĈEA kiel ties fervojista sekcio) kaj en la j. 1979 li estis nomita honora membro de IFEF.