Jarosław Iwaszkiewicz
El Vikipedio
Jarosław IWASZKIEWICZ [JArosŭav ivaŝKJEviĉ] (naskiĝis la 20-an de februaro 1894, mortis la 2-an de marto 1980) estis pola verkisto. Li uzis ankaŭ la pseŭdonimon Eleuter.
Iwaszkiewicz naskiĝis en Kalnik (nuntempe Ukrainio. En 1918 li ekloĝis en Varsovio. Sian verkistan agadon li komencis per la verkado de liriko, kunfondis i.a. la avantgardisman grupon Skamander. Pli malfrue li verkis ankaŭ prozaĵojn, krome li tradukis.
Apud sia literatura agado li en la 1930-aj jaroj estis ambasadoro en Danio kaj Belgio. Post la 2-a mondmilito li iĝis ano de la pola parlamento kaj prezidanto de la pola verkista asocio. Li mortis apud Varsovio.
[redaktu] En Esperanto aperis
La kvarteto de Mendelssohn kaj aliaj rakontoj / esperantigis Jerzy Grum. Antaŭparolo de Andrzej Pettyn. - Warszawa: Polski Zwiazek Esperantystów, 1982.