Jaroslava Míčová
El Vikipedio
Jaroslava MÍČOVÁ (mortis 52-jara la 27-an de aprilo 1973 en Praha post tre longa malsano) estis ĉeĥa esperantistino.
Dumviva membro kaj fakdelegito de UEA, ŝi grave helpis la kandidatigon de UEA por la pacpremio Nobel kaj estis unu el la monde plej aktivaj kolektantoj de subskriboj por la Propono al UN en 1965-1966.