Jaume Grau Casas
El Vikipedio
EdE-G Jaume GRAU CASAS, kataluno. Naskiĝis en la 2-a de decembro 1896 en Barcelono. E-isto kaj aktiva prop-isto de 1914. En 1920-24 li estis dir. de Kataluna Esperantisto. Krom multaj artikoloj kaj versaĵoj, aperintaj en K. E-isto, LM, HDE, k. a. kaj prop. artikoloj, al lia plumo apartenas jenaj libroj: Amaj Poemoj, 1924 kaj Novaj Amaj Poemoj, 1927, (ambaŭ originala poemaro); La Kataluna Popolkanto, 1925; Barbaraj Prozaĵoj, trad. de Bertrana, 1926. Estas redaktanto kaj ĉefa tradukanto de Kataluna Antologio, 1925. LK de 1926.