Jean Marchand
El Vikipedio
Jean MARCHAND [marŝan] (19-a de januaro 1905 en Mehun-sur-Yèvre – ?; ps. Marc Hand) estis franca esperantisto kaj ŝtatoficisto. Naskiĝis en Mehun-sur-Yèvre (apud Bourges). Estis sekretario kaj poste prezidento de la grupo de Vanves; helpsekretario de la Pariza grupo kaj de la Pariza federacio; sekr. de la „Verda Kato“; helpsekr. de la LKK por la XXIV-a UK. Senlace laboris kaj propagandis.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |