Jehovo
El Vikipedio
Javeo kaj Jehovo estas esperantigoj de la sama hebrea vorto יהוה, kiu estas kvazaŭnomo de la Eternulo en la Biblio. Ĝi ne estas ties vera nomo, sed nur estas oportuna alinomo kun la signifo "Mi estas tio, kio mi estas". La nomo venas de okazaĵo en Genezo, kaj laŭ hebrea kredo lia vera nomo estas nekonata al ni. Liaj kredantoj kutime nomas lin simple "Dio".
La antikva hebrea skribo ne montras vokalojn. Kiam oni inventis signojn por la vokaloj, oni aldonis al JHVH la vokalajn signojn de la vorto "Adonaj", ĉar pro respekto oni ne prononcis la nomon de Dio, sed diris anstataŭe "Adonaj" (Sinjoro). Tiel aperis latina formo de la nomo, kiu iĝis Jehovo en Esperanto. Fakuloj nun opinias, ke la originala pronconco de JHVH similis al [JA-ŭej]. Tial la formo Javeo estas ĝenerale preferata de fakuloj por nomi la Dion de Abrahamo kaj Moseo.