Jeziorak
El Vikipedio
Jeziorak | |
---|---|
|
|
Situo | Laga tereno Iława |
Koordinatoj | 53° 42' 58" N, 19° 38' 44" E Mapo |
Landoj de la baseno | Pollando |
Maksimuma longo | 27,45 km |
Maksimuma larĝo | 2,4 km |
Surfaca areo | 3219 ha |
Maksimuma profundo | 13 m |
Insuloj | 20 |
Jeziorak (germane Geserichsee) estas lago en laga tereno Iława en Warmia-Masuria en Pollando. Ĝia areo estas 3219 ha (inkluzivanta 20 insulojn kun areo de 240 ha). Ĝi estas de 27,45 km longa kaj de 2,4 km larĝa. Maksimuma profundo estas 13 m. Ĝi estas la plej longa lago en Pollando, kaj la 6-a laŭ la areo.