Joan Fuster
El Vikipedio
Joan Fuster i Ortells (Sueca, Ribera Baixa, Valencilando, 23-a de novembro 1922 – Sueca, 21-a de junio 1992) estis valencia verkisto per kataluna lingvo. Oni precipe rekonas lin pro sia esea verkado: Nosaltres, els valencians (Ni, la valenciaj, 1962), Qüestió de noms (Problemo de nomoj, 1962), Diccionari per a ociosos (Vortaro por senokupuloj, 1963), L'home, mesura de totes les coses (La homo, mezuro de ĉiu aĵo), 1967) ktp.
Li licenciĝis pri juro en 1947, kvankam neniam profesiis. Ekde 1946 ĝis 1956 li kundirektis la beletran revuon Verbo. Inter siaj unuaj libroj, ĉiuj versaĵoj, rimarkindas Escrit per al silenci (Skrite por la silento, 1954). En 1952 li komencis en Levante-EMV kaj Las Provincias, de Valencio, sian kunlaboradon en la gazetaro tio, kio iĝos poste unu el siaj plej rimarkindaj agadoj, ke li kontinuis en Destino aŭ La Vanguardia. En 1985 li doktoriĝis pri kataluna filologio.
Li estis ĉefa peco por la valencia samtempa naciismo kaj por la defino de la Katalunaj Landoj. Ekde la 60a jardeko de la 20-a jarcento li estis civita referenco en Valencilando ene de la movado por rekuperigo de la kataluna kulturo.