Joel Vilkki
El Vikipedio
Joel VILKKI (naskiĝis 1900 - mortis meze de julio 1976) estis unu el la plej elstaraj figuroj en la finna Esperanto-movado post la milito.
Li estis ĉefdelegito de UEA (IEL) de 1937 ĝis 1971, dumviva membro, kaj en la lastaj 15 jaroj membro-subtenanto. Kiel rektoro de porinstruista lernejo, li ebligis la konatan eksperimenton en Somero (1958-1963), kie oni studis la pedagogian valoron de la Internacia Lingvo. (Vidu revuon Esperanto 1974, p. 43). En 1930-aj jaroj li interesiĝis ankaŭ pri Novial kaj tradukis lernolibron de Novial en la finnan.
Li verkis artikolojn kaj informajn broŝurojn pri Esperanto. Ankaŭ la nuntempe uzata vortaro Suomi-Esperanto-Suomi (1973) estas lia verko.