Johan Edvard Leppäkoski
El Vikipedio
Johan Edvard LEPPÄKOSKI, nask. 3-an de novembro 1901 en Kaukola, mort. 5-an de decembro 1984 en Jyväskylä, finnlanda esperantisto kaj ĵurnalisto. Tradukis Kalevalan en esperanton.
Johan Edvard Leppäkoski naskiĝis en Kaukola, en Karelia terkolo kaj tuj post fino de lernejo eklaboris en Käkisalmi kiel redaktoro en loka gazeto. En 1940, pro la milito kaj transdono de Käkisalmi al Sovetio, Leppäkoski loĝis kaj laboris mallonge en Kuopio kaj Rauma, sed jam en novembro 1940 eklaboris en gazeto Keskisuomalainen en Jyväskylä. Lia laborkariero tie daŭris ĝis 1966, kiam li pensiiĝis.
La traduko de Kalevala en esperanto aperis en 1964 kaj la dua eldono en 1985.