Johanna Spyri
El Vikipedio
Johanna SPYRI [johana spiri], origine: Johanna HEUSSER (naskiĝis la 12-an de junio, 1827 en Hirzel apud Zürich, mortis la 7-an de julio, 1901 en Zürich) estis svisa verkistino.
Ŝia verkaro konsistas ĉefe el porinfanaj rakontoj, kiuj sentimentale idealige priskribas la simplan vivon de la homoj en la montaro kaj celas peri al la legantoj piecon kaj amon al la naturo. Precipe la rakontoj pri Heidi [hajdi], knabino vivanta en la svisa montaro, estas tradukitaj al multaj lingvoj kaj plurfoje filmigitaj.