Johannes Theodor Baargeld
El Vikipedio

Johannes Theodor BAARGELD, pseŭdonimo de Alfred Emanuel Ferdinand Grünwald (naskiĝis 9-an de oktobro, 1892 - mortis 16-an aŭ 17-an de aŭgusto, 1927), estis Germana pentristo kaj poeto, kiu, kune kun Max Ernst, fondis la grupon Dadaistan de Cologne.
Li naskiĝis en Stettin, Germanio, kiu nun estas Szczecin, Pollando.
Baargeld estis la redaktisto de gazeto La Ventumilo (Der Ventilator), kiun komencis Ernst kaj Hans Arp en 1919, kaj li kunlaboris pri multaj aliaj Dadaistaj eldonaĵoj kiel Bulteno D kaj Dada W/3.
Li forlasis la pentradon en 1921 kaj mortis per lavango dum li surgrimpis la monton Aiguille de Bionnassay en la Francaj Alpoj.