Johannes Waldemar Karsch
El Vikipedio
Johannes Waldemar KARSCH (karŝ) (7-a de majo 1881 en Dresden ĝis 14-a de aprilo 1939 en Weixdorf ĉe Dresden) estis germana esperantisto kaj ŝtata kalkulinspektisto.
Karsch esperantistiĝis en 1908 kaj baldaŭ estiĝis sekretario de loka grupo de GEA, 1910-1914, ĝia prez. de 1924.
Fine de 1913 li eniris la "Komitaton" de UEA, kio estis tiam la Estraro (nur en 1920 oni disigis "Komisionon" (Estraron) de la Komitato). En 1928 li fariĝis "komisionano" (Estrarano) kaj samtempe jam vicprezidanto. Tiam, kiam Eduard Stettler estis prezidanto, Karsch ofte anstataŭis la malsanan Stettler.
En la stokholma kongreso de 1934 oni ne reelektis Karsch al la Komitato. Sekve, proteste la prezidanto Stettler eksiĝis. Karsch restis en kontakto kun la iamaj svisaj gvidantoj de UEA, sed fariĝis neaktiva (interalie pro la Hitler-regado en sia lando) kaj ankaŭ ne kunlaboris en la "Ĝeneva UEA" de 1936.
Verkoj: Neue Wege für die Verkehrswerbung (broŝuro de UEA), 1929. Multaj kongresraportoj k. s. por G E-isto prop. artikoloj por la lokaj gazetoj.