Johano Lüneman
El Vikipedio
Johano LÜNEMAN (1887 – 1920 en Hindujo) estis nederlanda esperantisto. Helpis fondi la unuan laboristan Esperanto-grupon en Hago, 1907 kaj administris ties organon Frateco, 1908-09. Poste faris pioniran laboron por la katolika movado. Skribis prop. artikolojn, administris la gazeton Ned. Katoliko kaj eldonis katolikajn E-broŝurojn.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |