Johano la 4-a
El Vikipedio
Johano la 4-a († la 12-an de oktobro 642 en Romo) estis papo ekde 640 ĝis 642.
Li originis el Salono en Dalmacio kaj estis elektita post la mallonga pontifikeco de Severeno (kaj kvarmonata vakeco de la ofico) la 24-an de decembro 640. Li kondamnis la monoteletismon. Kontraŭ Konstanso la 2-a li defendis la papon Honorion la 1-an, mortintan en 638. La 12-an de oktobro 642 li mortis en Romo.