José de Alencar
El Vikipedio
La brazilano José Martiniano de Alencar [Jozefo Martiniano de Alenkar'] (1a de Majo de 1829, Mecejana, Cearao — 12a de Decembro de 1877, Rio-de-Ĵanejro) estis ĵurnalisto, politikisto, prelegisto, romanisto kaj teatrologo. Filo de fama senatano, samnoma, José de Alencar bakalaŭriĝis pri Leĝo, kaj komencis sian literaturan aktivecon en ĵurnaloj Correio Mercantil kaj Diário do Rio de Janeiro. Li estis edzo de Ana Cochrane.