Josef Friedrich
El Vikipedio
Josef FRIEDRICH (fridriĥ), ĉeĥo, fervoja konsilisto en Košice (Kassa). Naskiĝis en la 13-a de januaro 1890 en Kroměříž. Esperantisto depost sia 16-a jaro. Kunfondis Esperanto-Societon en Olomouc 1911, estis unu el la Moraviaj Esperanto-Pioniroj. Dum la mondmilito vivis kiel militkaptito en Berezovka (orienta Siberio) kun Julio Baghy. Depost 1919 gvidis la Espeanto-laboron en Košice (grupfondo en 1922) kaj en orienta Slovakujo. Komitatano de ĈAE.