Josef Zauner
El Vikipedio
Josef ZAUNER (naskiĝis la 18-an de novembro 1895 en Engelsbrunn (Transilvanio/Rumanio); mortis plej verŝajne dum la 2-a Mondmilito), estis germana eldonisto kaj esperantisto.
Li estis la unua homo, kiu fervore engaĝiĝis por komuna eŭropa mono kaj sekve povas esti rigardata kiel pioniro de la eŭro. Dum la 2-a Mondmilito, li kaj lia verkaro certagrade forgesiĝis; tamen liaj germanlingvaj libretoj "Der Weg zur Europa-Partei" (1931) kaj "Genf oder Eŭropa-Centro" (1936) konserviĝis en Germana Esperanto-Biblioteko.
En "Genf oder Eŭropa-Centro" Zauner klopodas adapti siajn ideojn pri Unuiĝanta Eŭropo al la "novaj cirkonstancoj", kiujn li nomas "maltoleremaj reĝimoj". Li nomas eŭropismon "nacia ideologio" kaj proponas kunigi la naciajn movadojn en la unuopaj ŝtatoj al unueca "Eŭropa nacia fronto". En Hitlera Germanio, proksime al Regensburg, estu fondata Eŭropa Centro kun grandega flughaveno, kie la eŭropanoj sentu fortan bezonon de Esperanto (kiun li nomas "eŭropa lingvo").
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Josef ZAUNER (cauner) (ps. J. Düa), germano, libristo. Nask. 18 nov. 1895 en Engelsbrunn (Rumanujo). Fondis la UŜE-eldonejon en Leipzig, 1921 kaj depost tiu tempo estas inicianto kaj ĉefa laboranto por la UŜE-programo: Unuigitaj Ŝtatoj de Eŭropo. Depost 1930 eld. kaj red. la gazeton UŜE-EĤO, organo de la eŭropanismo en Timiŝoara. En 1932 fondis la Klubon de la UŜE-amikoj en R. Pro diversaj motivoj propagandas E-n kiel eŭropan lingvon. Verkis: „La elvojo UŜE“ 1923 (ankaŭ germane), kaj „Der Weg zur Europa-Partei“ (La vojo al la Eŭropa-Partio), 1931; „La Eŭropanismo“. |