Josep M. Terricabras
El Vikipedio
D-ro Josep M. TERRICABRAS [terikabras] (naskiĝis la 12-an de septembro 1878 en Vic; mortis la 9-an de januaro 1928 en Vic) estis kataluna esperantisto kaj kuracisto.
Li estis esperantisto de 1907, prezidanto de la loka Esperanto-grupo, membro de la komitato por gastigo de la aŭstro-infanoj post la unua mondmilito. Li verkis propagandajn artikolojn.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |