Julia Pióro
El Vikipedio
Pola esperantisto - Esperantlingva literaturo
Julia PIÓRO (naskiĝis 1902 - mortis la 18-an de majo 1988 en Piastów, Pollando) estis pola esperantistino.
Esperantisto de 1956, ŝi rapide famiĝis kiel verkanto de fabelecaj rakontoj: unue en revuoj kiel Pola esperantisto kaj Norda prismo, poste en la libroj El tero kaj etero (1964) kaj Hieroglifo (1979). Iom poste montriĝis ŝia talento kiel metafizika poeto, interalie en Fenestro kristala (1981), Esperanta antologio (1984), kaj Poemoj (1987). Ŝia kompleta verkaro, sub la titolo La mondo en meditado, ampleksas pli ol 130 novelojn, ses teatraĵojn kaj 649 poemojn.