Kärcher
El Vikipedio
Kärcher (aŭ Kaercher) estas germana familia nomo kun deveno el sudokcidenta Germanio.
La Alfred Kärcher GmbH & Co. KG. estas dismonde aganta entrepreno kun ĉefsidejo en Winnenden. La firmao Kärcher estas produktanto de purigaj aparatoj kaj kompletaj purigaj sistemoj.
La firmao Kärcher estis fondita en 1935 de Alfred Kärcher en Stuttgart-Bad Cannstatt. La entrepreno translokiĝis en 1939 al la nuna sidejo, Winnenden.
La kompanio ellaboris la unuan varmeg-akvan grandprempurigilon en 1950 kaj Kärcher eĉ hodiaŭ estas la plej konata reprezentanto de grandprempurigiloj. Ĝi produktas ankaŭ vaporpurigilojn, polvosuĉilojn, plankopurigilojn kaj similajn domajn aparatojn.
[redaktu] Penetro en la ĉiutagan parolon
Purigi per Kärcher [kerĥer] signifas en la germana (kärchern) kaj franca (nettoyer au Kärcher) „elsterkigi la porkostalon“ aŭ „precize purigi“. La plej konat ekzemplo por tio estas la elparolo de franca interna ministro Nicolas Sarkozy: Li volis la Parizan randurbon La Courneuve „per Kärcher purigi“. Tiun eldiron trovis multaj partoprenantoj de Tumultoj en Francio en 2005 kiel ofendon.