Kanada ansero
El Vikipedio
?Kanada ansero Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Branta canadensis (Linnaeus, 1758) |
||||||||||||||
Vivejoj de la kanada ansero
flava = somera tereno (kovejo), blua = vintra tereno |
||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
Kanada ansero (science: Branta canadensis) estas birdo de la familio Anasedoj, kvankam ĝi ne estas "vera" ansero. Ili estas en la Branta-genro pro la malhela plumaro.
[redaktu] Aspekto
Ĝi grandas ĉ. 91-102 cm, la plej granda ansero en Eŭropo. La nigra kapo kapo kaj longa, nigra kolo forte diferenciĝas de la blanketa brusto, kaj bruna trunko.
[redaktu] Vivloko
Ĝi estas ĉefe trovebla en Nord-Ameriko, kaj loĝas en Kanado kaj norda Usono. La specio migris nature al Eŭropo, kaj estas trovebla en orienta Azio: la duoninsulo Kamĉatko, orienta Ĉinio, kaj Japanio.
La kanada ansero vivas ĉe dolcakvoj, marĉoj, apud marbordoj.
Krom la kovada tempo, ĝi vivas komune. Dumtage ĝi vizitas herbejon kaj paŝtas tie, malofte nutroserĉas en akvo. Ĝi flugas en kojna formo aŭ en linio.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.