Karel Gott
El Vikipedio
Karel GOTT (naskiĝis la 14-an de julio, 1939), ĉeĥa kantisto de populara muziko, tenorulo, "ora voĉo el Prago". Liaj furoraĵoj (Lady Carneval, Paganini, Babička, Abelino Maja) popularigis lin ankaŭ en Germanio. Li kantas same bone popolajn kantojn (Santa Lucia, El condor pasa) kiel klasikan operetan repertuaron aŭ kantojn de eksterlandaj popularaj kantistoj (Tom Jones, Beatles, ABBA k.a.).
[redaktu] Gottland
Karel Gott havas ankaŭ sian muzeon - Gottland. Gottland estas konstruita en spacoj de vilao en vilaĝo Jevany, kies posedanto Karel Gott fariĝis jam en la jaro 1969.