Karin Thilander
El Vikipedio
Karin THILANDER, naskiĝis Höjer Karin, svedino, orgenistino kaj muzikinstruistino. Naskiĝis la 4-a de septembro 1866 en Stockholm, mortis en la 13-a de oktobro 1927. Blindiĝis en la unuaj jaroj de sia vivo. Jam post 1900 vigle partoprenis la Esperanto-propagandon inter blinduloj. Edziniĝis en 1919 je Harald Th., kiun ŝi tiam jam dum preskaŭ du jardekoj helpis en lia Esperanto-laboro.